ĝis nun ankoraŭ ne scias vivi en la mondo. Vi ankoraŭ tute perdos la sanon. Vi devas veturi! Mi en la somero faros veturon, ĉu vi volas min akompani? Mi deziras havi kolegon dum vojaĝo, ĉu vi volas kunveturi estante mia ombro? Ĝi estas por mi granda plezuro havi vin apud mi, mi pagos la koston de l'vojaĝo.“
„Tio ĉi estas jam ne aŭdita malmodesto!“ diris la instruitulo.
„Laŭ tio, kiel oni ĝin prenas!“ diras la ombro. „Vojiro redonos al vi la fortojn. Se vi volas esti mia ombro, mi prenas sur min la tutan koston de l'vojo!“
„Jam tro senhonte!“ diris la instruitulo.
„Sed la mondo jam estas tia!“ diris la ombro, „kaj tia ĝi restos!“ Kaj kun tiu ĉi vortoj la ombro foriris.
La instruitulo fartis tute ne bone; zorgoj kaj suferoj lin turmentis, kaj tio, kion li parolis pri la veraĵo kaj bonaĵo kaj belaĵo estis preskaŭ por ĉiuj, kiel rozoj por bovo! — Fine li efektive malsaniĝis.
„Vi elrigardas kiel ombro!“ diris al li la homoj, kaj teruro prenis la instruitulon ĉe tiu ĉi penso.
„Vi devas necese veturi en banejon!“ diris la ombro, kiu venis al li! „Nenio alia restas! Mi vin kunprenos pro malnova konateco. Mi pagos la koston, kaj vi poste verkos priskribon de l'vojo, kaj dum la vojaĝo vi penos min malenuigi. Mi veturas en banejon, ĉar mia barbo ne volas resti kiel ĝi devus. Tio ĉi ankaŭ estas, malsano kaj barbon oni devas havi, estu prudenta kaj prenu mian proponon, ni ja veturos kiel kolegoj.“
Kaj ili veturis; la ombro nun estis sinjoro kaj la sinjoro estis ombro. Ili veturis kune. Sur ĉevalo aŭ sur piedoj ili ĉiam estis kune, flanko ĉe flanko, unu antaŭ aŭ post la dua, laŭ la staro de l' suno. La ombro sin tenis ĉiam sur la flanko sinjora, kaj la instruitulon tio ĉi malmulte ĉagrenis; li havis tre bonan koron kaj estis tre pacema kaj amikema, kaj tial li unu tagon diris al la ombro: „Ĉar ni jam fariĝis kolegoj de vojo kaj al tio ĉi ni de l'infaneco estis ĉiam kune, ni trinku nun fratecon, kaj ni estu pli familiara unu kun la dua!“
„Vi esprimis vian penson“, diris la ombro, kiu nun ja estis efektive la sinjoro, „vi parolis rekte el la koro kaj bonintence, tial mi ankaŭ parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi, estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprica estas la naturo. Multaj homoj ne povas tuŝeti malglatan paperon; aliaj per la