tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare; mi sentas min kiel alpremita al la tero, kiel mi estus ree en mia antaŭa dependeco de vi. Vi vidas, ke tio ĉi ne estas fiereco, sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare, mi mem tamen kun plezuro parolas kun vi senceremonie, kaj tiel mi almenaŭ duone plenumos vian deziron.“
Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta sinjoro.
„Kia malaltiĝo!“ Pensis la instruitulo, „ke mi devas lin estimi kiel sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie!“ Sed vole ne vole li devis konsenti.
Ili venis en banejon, kie sin trovis multaj alilanduloj kaj inter tiuj ĉi unu tre bela reĝidino, de kiu la malsano estis tio, ke ŝi tro bone vidis, kaj tio ĉi estas tre danĝere.
Ŝi tuj ekvidis, ke la nova veninto estas tute alia persono, ol ĉiuj ceteraj. „Li tien ĉi venis por rapidigi la kreskon de sia barbo, kiel oni diras, sed mi bone vidas la efektivan kaŭzo de lia veno, — li ne havas ombron.“
Ŝi ricevis grandan sciemon, kaj tial ŝi sur la promenejo tuj komencis paroladon kun la alilanda sinjoro. Estante reĝidino, ŝi ne bezonis fari grandan ceremonion kaj tial ŝi diris: „Via malsano estas tio, ke vi ne havas ombron.“
„Via reĝida moŝto jam komencis tute saniĝi!“ respondis la ombro. „Via konata malsano de tro bona vidado estas perdita: vi saniĝis. Mi havas ombron tute neordinaran. Ĉu vi ne vidas la personon, kiu min ĉiam akompanas? Aliaj homoj havas ombron ordinaran, sed mi ne amas aferojn ordinarajn. Kiel oni la vestojn de sia servantoj faris el pli bona ŝtofo, ol oni portas mem, tiel mi donis al mia ombro la formon de homo, kaj kiel vi vidas, mi eĉ donis al ĝi apartan ombron. Tio ĉi estas vere io tre multekosta, sed mi amas vivi alie ol ĉiu!“
„Kiel!“ Pensis la reĝidino „ĉu mi efektive saniĝis? Tiu ĉi banejo estas vere por mia malsano la plej helpa! La akvo en nia tempo havas tre mirajn fortojn. Sed tamen mi ne forveturos el la banejo, ĉar nun tie ĉi nur fariĝas interese; la alilandulo tre plaĉas al mi. Ke nur lia barbo ne kresku, ĉar tiam li forveturos!“