Je l' vespero en la granda salono de baloj dancis la reĝidino kun la ombro. Ŝi estis malpeza, sed li estis ankoraŭ pli malpeza; tian dancanton ŝi ankoraŭ neniam havis. Ŝi rakontis al li, el kia lando ŝi estas, kaj li konis la landon, li tie estis, sed ŝi tiam ne estis en la patrujo. Li rigardis supre kaj malsupre tra l' fenestroj kaj vidis multajn aferojn, kaj tial li povis respondi al la reĝidino kaj rakonti al ŝi tiajn aferojn, ke ŝi forte miregis. Li devis esti la plej saĝega homo sur la tuta tero. Ŝi ricevis grandan respekton por lia vasta sciado. Kiam ili post tio ĉi ree dancis kune, ŝi lin ekamegis, kion la ombro bone vidis. Ĉe la postiranta danco la konfeso de ŝia amo sin trovis jam sur ŝia lango, sed ŝi estis ankoraŭ tiel prudenta, ke ŝi ekpensis pri ŝia lando kaj regno kaj pri la multo da homoj, kiujn ŝi estis iam regonta. „Saĝa homo li estas!“ diris ŝi al si mem, „tio ĉi estas bona; kaj li dancas belege, tio ankaŭ estas bona; sed egale grava demando estas, ĉu li estas sufiĉe instruita. Mi provos lin ekzameni.“ Kaj ŝi komencis proponi al li demandojn pri la plej malfacilaj aferoj, je kiuj ŝi mem ne povus respondi; kaj la ombro faris miran vizaĝon.
„Tion ĉi vi ne povas respondi!“ diris la reĝidino.
„Tion ĉi mi sciis ankoraŭ estante en la lernejo!“ diris la ombro; „mi pensas, ke tion ĉi eĉ mia ombro tie ĉe l' pordo povus respondi.“
„Via ombro!“ ekkriis la reĝidino, „tio estus multege mirinda!“
„Mi ne diras certe, ke ĝi povos,“ diris la ombro, „sed tiel mi pensas. Sed permesu, Via reĝida moŝto, sciigi vin, ke ĝi estas tiel fiera kaj volas, ke oni ĝin prenu por homo, ke por teni ĝin en bona humoro — kaj tiel ĝi devas esti, por doni bonajn respondojn — oni devas paroli kun ĝi tute kiel kun homo!“
„Tia fiereco plaĉas al mi!“ diris la reĝidino.
Kaj ŝi iris al la instruita homo apud la pordo kaj parolis kun li pri suno kaj luno, pri l' internaĵo kaj eksteraĵo de l'homo, kaj li respondis saĝe kaj bone.
„Kia homo li devas esti, se li havas tian saĝegan ombron!“ pensis la reĝidino, „ĝi estus efektiva beno por mia popolo kaj regno, se mi lin elektus por esti mia edzo! — Mi ĝin faros!“