Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Du fabeloj, 1907, Zamenhof.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Kompreneble!“ Mi timas, ke ĝi jam neniam ricevos ree la prudenton!“

„La malfeliĉa ombro!“ rediris la reĝidino, „mi ĝin tre bedaŭras, estus tre bone por ĝi, se oni ĝin liberigus de ĝia malfeliĉa vivo. Se mi ĉion konsideras, mi trovas, ke estas necese ĝin mallaŭte tute forigi!“

„Kvankam tio ĉi estus por mi tre dolora!“ diris la ombro, „ĉar ĝi estis fidela servanto!“ kaj li faris kvazaŭ li ĝemus.

„Vi havas noblan karakteron!“ diris la reĝidino.

Je l' vespero la tuta urbo estis feste iluminita, kaj la pafilegoj tondris: „bum!“ — kaj la soldatoj faris paradon. La reĝidino kaj la ombro eliris sur la balkonon, por sin montri kaj ankoraŭ unu fojon ricevi la ĝojan kaj tondran „vivu!“ de la popolaj amasoj.

La instruita homo nenion aŭdis de l' tuta ĝoja kriado — ĉar al lia vivo estis farita fino.