Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Du fabeloj, 1907, Zamenhof.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Enkonduko

Kun emocio mi foliumas modestan broŝuron, presitan antaŭ 37 jaroj, en malgranda presejo en malriĉula kvartalo de Varsovio, sub titolo: Dro. Esperanto. Dua Libro de l' lingvo Internacia. Kajero N-o. 1. Eldonjaro 1888. Amplekso 50 paĝoj.

Tiu-ĉi kajero, tiom valora, kiom malofta — en Germanujo laŭ mia scio ekzistas nur 1 ekzemplero — estis la unua verketo, skribita tute en Esperanto. Ĝin Dro. L. L. Zamenhof eldonis sub la pseŭdonimo Dro. Esperanto por respondi al la multaj demandintoj kaj proponintoj, kiuj ricevis lian unuan libron (Plena lernolibro de l' lingvo Internacia), aperintan en Julio 1887. La tuta lingvo tiam konsistis el 16 reguloj kaj 917 vortradikoj kaj giaj unuaj adeptoj senpacience atendis la unuan literaturan provon el la plumo de la Majstro. Kaj la aŭtoro kontentigis ilin, verkinte ne nur 16-paĝan antaŭparolon kaj 16 ĉapitrojn da lingvaj ekzercoj, popoldirojn kaj versaĵojn, sed tradukinte ankaŭ la konatan fabelon de Andersen „La ombro“. La „Dua Libro“ estis la plej bona konsilanto kaj gvidanto de la unuaj adeptoj. Per ĝi ili ekkomprenis la spiriton de la lingvo kaj havis nun ĉion por praktikadi ĝin.

Jen mi prezentas represon de ĉi-tiu unua literatura provo. Legu kaj relegu ĝin kaj admiru la lertecon de la aŭtoro, kiu per tia malgranda kvanto da radikoj kapablis fari la tradukon. Preskaŭ senŝanĝe mi represis la tekston, anstataŭinte nur la tiamajn formojn de tempaj adverboj : kian, tian, ĉian… per: kiam, tiam, ĉiam. ktp. Krome mi aldonis, pro komparo, alian tradukon de la Majstro, verkitan kelkajn jarojn pli malfrue.

Jena verketo estas presita en malgranda nombro de ekzempleroj. Se ĝi plaĉos, mi aranĝos duan eldonon ilustritan kaj cedos la tutan profiton al la heredintoj de Dro. L. L. Zamenhof.


Kristnasko 1924.

Karlo Steier