LA OMBRO
Mirrakonto de ANDERSEN, trakudita de D-ro. L. L. ZAMENHOF
En la varmegaj landoj la suno radias alian varmegon, ol ĉe ni. La homoj ricevas koloron malhelan, kaj en la plej varmegaj landoj la brula suno faras el ili negrojn. Sed ĝi estis nur la simple varmaj landoj, kien transveturis iu instruita homo el niaj malvarmaj. Li pensis, ke li tie povos ankaŭ promenadi en la stratoj, kiel en lia patrujo, sed tion ĉi li devis baldaŭ malkutimi. Li kaj ĉiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en la domo. La kovriloj de l'fenestroj kaj la pordoj restis fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo dormas, aŭ ke neniu estas en la domo. La mallarĝa strato, kie li loĝis, estis ankaŭ tiel konstruita, ke de l'mateno ĝis la vespero oni havis tie la tutan varmegon de l'suno. La instruita homo el la malvarmaj landoj estis homo juna kaj saĝa; al li ŝajnis, ke li sidas en brula forno. Tio ĉi lin tre suferigis. Li tute maldikiĝis kaj eĉ lia ombro fariĝis multe pli malgranda, ol en la patrujo, — ĝi ankaŭ suferis pro la suno.
Nur je l'vespero, kiam la suno estis subirinta, ili reviviĝis. Estis efektiva plezuro, ĝin vidi. Apenaŭ lumo estis enportita en la ĉambron, la ombro sin etendis sur la tuta muro ĝis la plafono kaj eĉ iom sur la plafono mem. Ĝi intence faris sin tiel longa, ĝi devis sin etendi por ree ricevi fortojn. La instruitulo eliris sur la balkonon, por tie sin refreŝigi kaj apenaŭ la steloj eklumis el la klara etero, li eksentis novan vivon. Sur ĉiuj balkonoj en la strato — kaj en la varmaj landoj ĉiu fenestro havas balkonon — sin montris homoj, ĉar aeron oni bezonas, se oni eĉ kutimis esti bruligata de l'suno. Vivo komenciĝis supre kaj malsupre. Tajloroj kaj botistoj, — ĉiuj homoj eliris sur la straton, tabloj kaj seĝoj estis elportataj, lumo brulis ĉie, brulis pli ol mil lumoj; unu babilis, alia kantis, kaj la homoj promenis, la