direktilo, tiam ŝi sidis sur la rando de la ŝipo kaj senmove rigardis malsupren tra la klara akvo, kaj ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi vidas la palacon de sia patro; sur la plej alta turo de tiu palaco staris la maljuna avino kun la arĝenta krono sur la kapo kaj rigardadis sendeturniĝe tra la ondanta akvo al la kilo de la ŝipo. Jen ŝiaj fratinoj elnaĝis el la internaĵo de la maro, rigardadis ŝin malgaje kaj kunerompadis la blankajn manojn. Ŝi faris al ili signojn, ridetis kaj volis rakonti, ke ĉio iras bone kaj feliĉe, sed la servanto de la ŝipo alproksimiĝis al ŝi kaj la fratinoj subakviĝis, tiel ke li pensis, ke la blanka, kion li vidis, estis nur ŝaŭmo sur la maro.
Je la sekvanta mateno la ŝipo ennaĝis en la havenon de la belega ĉefurbo de la najbara reĝo. Ĉiuj sonoriloj de preĝejoj sonoris, kaj de la altaj turoj eksonis trumpetoj, dum la soldatoj kun etenditaj standardoj kaj brilantaj bajonetoj staris orditaj en parado. Ĉiu tago estis pasigata feste. Baloj kaj kolektiĝoj sekvis unu la alian, sed la reĝidino ankoraŭ ne estis tie, ŝi estis edukata, kiel oni diris, malproksime en unu sankta monaĥejo, kie ŝi lernadis ĉiujn reĝajn virtojn. Fine ŝi alveturis.
La virineto de maro brulis de deziro vidi ŝian belecon kaj devis konfesi, ke personon pli belan kaj ĉarman ŝi neniam ankoraŭ vidis. Ŝi haŭto estis delikata kaj travidebla kaj post la longaj mallumaj okulharoj ridetis paro da nigrabluaj fidelaj okuloj.
— Vi ĝi estas! ĝoje ekkriis la reĝido, vi, kiu min savis, kiam mi kuŝis malviva sur la bordo de la maro! kaj li premis ŝin kiel sian ruĝiĝantan fianĉinon en siaj brakoj. Ho, mi estas tro feliĉa, li diris al la virineto de maro. La plej bona, kiun mi neniam esperis atingi, estas al mi plenumita. Vi ĝojos je mia feliĉo, ĉar vi min amas la plej multe! La virineto de maro kisis al li la manon, kaj jam nun estis al ŝi, kiel ŝi sentus, ke ŝia koro disŝiriĝas. La mateno de la edziĝo de la princo devis ja alporti al ŝi la morton kaj turni ŝin en ŝaŭmon sur la maro.
Ĉiuj sonoriloj de la preĝejoj sonoris, la heroldoj rajdadis tra la tuta urbo kaj sciigadis la fianĉiĝon. Sur ĉiuj altaroj brulis bonodora oleo en multekostaj arĝentaj lampoj. La patroj balancadis la fumilojn kaj la gefianĉoj donis unu al la alia la manon kaj ricevis la benon de la episkopo. La virineto de maro staris en silko kaj oro kaj tenis la trenaĵon de la vesto de la fianĉino,