Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Du fabeloj, 1907, Zamenhof.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

estis videbla sur la muro de la kontraŭa loĝejo. Tiel ĝi sidis tie inter la floroj sur la balkono, kaj ĉiun fojon, kiam la alilandulo sin movis, la ombro sin ankaŭ movis, ĉar tion ĝi ordinare faras.

„Mi pensas, ke mia ombro estas la sola viva estaĵo, kiun oni povas trovi tie kontraŭe!“ diris la instruitulo. „Rigardu, kiel bele ĝi sidas tie inter la floroj, la pordo estas ne tute fermita, kaj nun la ombro devus esti tiel saĝa kaj eniri, kaj ĉion bele rigardi, kio estas interne, kaj poste, reveninte, rakonti al mi kion ĝi tie vidis. Jes, jes, mia ombro, vi devus peni esti utila al mi!“ diris li ŝerce. „Estu tiel bona kaj eniru! Nu, vi ne volas iri?“ Kaj li balancis la kapon al la ombro, kaj la ombro rebalancis ĝian kapon. „Jes, jes, iru, sed baldaŭ revenu!“ La alilandulo sin levis, kaj lia ombro sur la kontraŭa balkono sin ankaŭ levis; la alilandulo sin turnis, kaj la ombro sin ankaŭ turnis; se iu bone rigardus, li povus klare vidi, ke la ombro eniris en ne tute fermitan pordon de la balkono de l'kontraŭa domo rekte en tiu momento, en kiu la alilandulo eniris en sian ĉambron kaj mallevis post si la longan kurtenon.

Je l'postiranta mateno la instruitulo eliris, por trinki kafon kaj legi gazetojn. „Kio tio ĉi estas?“ diris li, kiam li eliris en la lumon de l'suno. „Mi ja ne havas ombron! Tiel ĝi hieraŭ je l'vespero efektive foriris kaj jam ne revenis; tio ĉi estas efektive ĉagrene!“

Ne tiel la perdo de l'ombro mem lin ĉagrenis, kiel tio, ke en la malvarmaj landoj estas rakontata unu ĉiukonata historio pri homo sen ombro. Se nun la instruitulo revenos en la patrujon kaj rakontos, kio okazis kun li, oni diros, ke tio ĉi nur estas ripetaĵo, kaj tio ĉi malplaĉis al li. Tial li decidis tute ne paroli pri tio kaj tio ĉi estis tute prudente.

Je l'vespero li ree eliris sur sian balkonon, la lumon li tute bone metis post si, ĉar li sciis, ke la ombro ĉiam volas, ke ĝia sinjoro estu por ĝi barilo, — sed li tamen ne povis ĝin aperigi. Li faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia ombro venis, nenia ombro sin montris. Li diris: „Hm, hm!“ Sed nenio helpis.

Ĝi estis kompreneble ĉagrene, sed en la varmaj landoj dank' al Dio ĉio kreskas rapide, kaj post unu sejmano li ekvidis kun granda plezuro, ke el la piedoj kreskas ĉe li nova ombro, kiam li iras en la lumon; la radiko certe restis. Post tri semajnoj li jam