Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Du fabeloj, 1907, Zamenhof.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

havis ne tro malgrandan ombron, kaj kiam li ekreveturis en la patrujon en la malvarmaj landoj, ĝi en la vojo ĉiam pli kaj pli kreskis, tiel ke ĝi fine fariĝis tiel longa kaj granda, ke jam la duono estus sufiĉa.

Tiel la instruitulo revenis en sian landon, skribis librojn pri la veraĵo en la mondo, pri la bonaĵo kaj belaĵo, kaj tiel li pasigis tagojn kaj jarojn; pasis multaj jaroj.

Je unu vespero li sidas en sia ĉambro, kaj jen subite oni frapas tre mallaŭte sur la pordo.

„Eniru!“ diris li, sed neniu venas; tial li malfermis mem, kaj jen antaŭ li staras ne ordinare maldika homo, kun tre miriga eksteraĵo. Cetere la homo estis tre riĉe vestita, li estis videble grava persono.

„Kun kiu mi havas honoron paroli?“ demandis la instruitulo.

„Jes, mi tiel ankaŭ pensis“ diris la eleganta homo, „ke vi min ne plu konos! Mi fariĝis tro korpa, mi efektive ricevis viandon kaj ostojn. Vi kredeble neniam pensis, ke vi vidos min iam en tia bona farto! Ĉu vi ne rekonas vian malnovan ombron? Jes, vi certe ne kredis, ke mi iam revenos. Mi havis feliĉon de l'tago, kiam mi estis ĉe vi la lastan fojon; mi ĉiuflanke fariĝis tre bonhava. Se mi volas min elaĉeti el mia servado, mi estas sufiĉe riĉa por tio ĉi!“ Kaj li eksonigis tutan ligaĵon da multekostaj sigeliloj, kiuj pendis apud lia horloĝo kaj metis sian manon en la dikan oran ĉenon, kiun li portis ĉirkaŭ la kolo. Sur ĉiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, kiuj ĉiuj estis veraj.

„Ne, mi ne povas ankoraŭ retrovi miajn sentojn!“ diris la instruitulo. „Kiel tio ĉi estas ebla!“

„Io ordinara tio ĉi efektive ne estas!“ diris la ombro, „sed vi ja mem ankaŭ ne apartenas al la homoj ordinaraj, kaj mi, kiel vi scias, de mia infaneco ĉiam iris laŭ viaj piedosignoj. Tuj, kiam vi trovis, ke mi estas sufiĉe matura, por min mem trabati tra l'mondo, mi komencis propran vojon. Mi min trovas en la plej brila situacio, sed nun venis al mi la dezirego vidi vin ankoraŭ unu fojon antaŭ via morto, ĉar morti iam vi ja devas. Ankaŭ tiujn ĉi landojn mi volis vidi ankoraŭ unu fojon, ĉar oni ja ĉiam amas sian patrujon. Mi scias, ke vi ricevis alian ombron; ĉu mi devas al ĝi aŭ al vi ion pagi? Estu tiel bona kaj diru al mi!“