Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Du fabeloj, 1907, Zamenhof.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Ha, ĝi estas efektive vi!“ diris la instruitulo. „Ĝi ja estas multege mirinda! Neniam mi kredus, ke al iu lia malnova ombro povus reveni estante homo!“

„Diru al mi, kiom mi devas pagi!“ diris la ombro, „ĉar mi ne volas resti ŝuldante pri tio!“

„Kiel vi povas tiel paroli!“ diris la instruitulo, „pri ia ŝuldo tie ĉi ne povas ja tute esti parolo. Uzu vian liberon kiel ĉiu alia! Mi tre ĝojas pro via feliĉo! Sidigu vin, malnova amiko, kaj rakontu al mi per malmultaj vortoj, kiel tio ĉi okazis kaj kion vi tie vidis en la varmaj landoj ĉe la najbaro de kontraŭe!“

„Jes, tion ĉi mi al vi rakontos“, diris la ombro, sin sidigante, „sed vi devas al mi promesi, ke vi al neniu en tiu ĉi urbo rakontos, ke mi estis via ombro! Mi intencas fianĉiĝi, mi povas nutri pli ol unu familion!“

„Ne zorgu!“ diris la instruitulo, „mi al neniu diros, kiu vi propre estas; prenu mian manon! Mi promesas, kaj unu viro — uno vorto!“

„Unu vorto — unu ombro!“ diris la ombro, ĉar tiel li ja devis paroli.

Certe estis efektive mirinde, kiel tute li estis homo. Lia nigra vesto estis el la plej kosta ŝtofo, krome li portis elegantajn botojn kaj ĉapelon, kiu povis esti kunpremata, tiel ke oni povis vidi nur la tegmenteton kaj la randojn, ne parolante pri la jam konataj sigeliloj, ora ĉeno kaj ringoj kun diamantoj. Jes, la ombro estis tre bona vestita, kaj tio ĉi plej certe faris lin homo.

„Nun mi rakontos!“ diris la ombro, kaj ĉe tio ĉi li metis siajn piedojn kun la elegantaj botoj forte premante sur la novan ombron, kiu kuŝis kiel hundo antaŭ la piedoj de l'instruitulo; li faris tion ĉi pro fiereco, aŭ eble li volis ligi ĝin al si. La kuŝanta ombro tamen sin tenis silente kaj trankvile por povi bone aŭskulti; ĝi kredeble ankaŭ volis scii, kiel ĝi povus sin liberigi kaj fariĝi propra sinjoro.

„Ĉu vi scias, kiu loĝis en la domo kontraŭ ni?“ demandis la ombro „ĝi estis la plej bela el ĉio, ĝi estis la poezio! Mi restis tie tri semajnojn, kaj tio ĉi estas tiel same, kiel se oni vivus trimil jarojn kaj legus ĉiujn verkojn poeziajn kaj instruitajn, — tion ĉi mi diras, kaj ĝi estas vera. Mi ĉion vidis kaj mi ĉion scias!“

„La poezio!“ ekkriis la instruitulo, „jes, jes, ĝi vivas sen-