societe en la grandaj urboj! La poezio! Jes, mi ĝin vidis unu minuton, sed mi tiam estis ankoraŭ dormanta! Ĝi staris sur la balkono kaj lumis kiel la lumo de l'nordo. Rakontu, rakontu! Vi estis sur la balkono, vi eniris tra la pordo, kaj poste…!“
„Poste mi estis en la antaŭĉambro!“ daŭrigante rakontis la ombro. „Vi ofte sidis kaj penis rigardi en la antaŭĉambron. Tie ĉi ne estis lumo, tie ĉi estis io kiel duonlumo; sed granda nombro da ĉambroj tie estis unu post la alia, kaj tra iliaj malfermitaj pordoj oni povis ilin vidi ĉiujn. Tie jam estis tre lume, la grandega forto de l'maro de lumo min certe mortigus, se mi alirus proksime al la fraŭlino; sed mi estis prudenta, mi ne rapidis, kaj tio ĉi estis bone.“
„Kaj kion vi tie vidis, mia kara?“ demandis la instruitulo.
„Mi vidis ĉion, kaj mi ĝin rakontos al vi; sed … ĝi ne estas fiereco de mia flanko, tamen … kiel homo libera, kaj ĉe mia instruiteco, ne parolante jam pri mia bona situacio kaj riĉeco … mi kore dezirus, ki vi parolu al mi ne „mia kara“, sed „sinjoro!“
„Pardonu, sinjoro!“ diris la instruitulo, „ĝi estas ne detruebla malnova kutimo! Vi estas tute prava. Kaj de nun mi jam memoros. Sed rakontu al mi, sinjoro, ĉion, kion vi vidis!“
„Ĉion!“ diris la ombro, „ĉar mi ĉion vidis kaj ĉion scias!“
„Kian vidaĵon havis la ĉambroj internaj?“ demandis la instruitulo. „Ĉu tie estis kiel en la freŝa arbaro? Ĉu tie estis kiel en sankta preĝejo? Ĉu la ĉambroj estis kiel stela ĉielo, kiam oni staras sur altaj montoj?“
„Ĉio tie estis!“ diris la ombro. „Mi ja ne tute eniris, mi restis en la antaŭa ĉambro, en la duonlumo, sed tiu loko estis tre bona, mi ĉion vidis, mi ĉion scias. Mi estis en la palaco de l'poezio, en la antaŭĉambro.“
„Sed kion vi vidis? Ĉu tra la grandaj ĉambroj iris ĉiuj la dioj de l'malnova tempo? Ĉu tie batalis la malnovaj herooj? Ĉu tie ludis ĝojaj infanoj kaj rakontis iliajn sonĝojn?“
„Mi diras al vi, mi tie estis, kaj vi komprenos, ke mi ĉion vidis, kion oni tie povis vidi! Se vi tien enirus, vi ĉesus esti homo, sed mi fariĝis homo, kaj samtempe mi ekkonis mian internan naturon, la parencecon, kiun mi havas kun la poezio. Kiam mi estis ankoraŭ ĉe vi, mi pri tio ĉi ne pensis, sed apenaŭ la suno sin levis aŭ mallevis, mi ĉiam, vi ankoraŭ certe memoras, fariĝis tiel mire