granda; en la lumo de l'luno mi estis preskaŭ pli klara ol vi mem. Tiam mi ne komprenis mian naturon, nur en la antaŭĉambro de l'poezio mi ĝin ekkonis — mi fariĝis homo! Mi eliris el tie, fariĝinte matura viro, sed vi jam ne plu estis en la varmaj landoj. Estante jam homo, mi nun hontis tiel iri, kiel mi iris; mi ne havis botojn, vestojn, la tutan homan eksteraĵon, kiu donas al la homo lian signifon. Mi serĉis lokon por min kaŝi, jes al vi mi povas ĝin konfesi, ĉar vi mian sekreton en nenia libro malkovros, min kaŝis sub la vesto de unu vendistino de sukerpanoj. La virino eĉ ne scietis, al kia grava persono ŝi donis kaŝejon. Ne pli frue ol je l'vespero mi eliris; mi kuradis sur la strato en la lumo de l'luno, mi min etendis laŭ la muroj, tio ĉi estis tiel agrabla por mia dorso! Mi kuris supren kaj malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj en la ĉambrojn kaj sur la tegmentojn, mi rigardis, kien neniu povis rigardi, kaj mi vidis, kion neniu alia vidis, kion neniu alia devis vidi. La mondo, por diri veron, estas sufiĉe malbona! Mi ne volus esti homo, se nur ne reĝus la malsaĝa kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon! Mi vidis la plej nekredeblajn aferojn ĉe virinoj, kiel ankaŭ ĉe viroj, ĉe gepatroj kaj ĉe la dolĉaj anĝelaj infanoj, mi vidis, kion nenia homo devus scii, kion tamen ĉiuj tiel volus scii; la malbonaĵon ĉe la najbaroj.—Se mi skribus gazeton, kiom legantojn ĝi ricevus! Sed mi skribis tuj al la interesataj personoj mem, kaj teruro ekreĝis en ĉiuj urboj, en kiuj mi venis. Oni min timis, kaj oni venis plaĉi al mi. La profesoroj faris min profesoro, la tajloroj donis al mi novajn vestojn, tiel ke mi havas ilin en sufiĉa nombro; la monfaristo faris monon por mi, kaj la virinoj diris al mi, ke mi estas bela.—Per tio ĉi mi fariĝis la homo, kiu mi estas kaj nun mi diras al vi adiaŭ! Jen estas mia karto, mi loĝas sur la Suna Flanko kaj en pluva vetero mi ĉiam estas en la domo!“ Tion ĉi dirinte, la ombro foriris.“
„Mirinde!“ diris la instruitulo.
Pasis kelkaj jaroj, kaj unu tagon la ombro subite ree venis.
„Kiel vi fartas?“ demandis li.
„Aĥ!“ diris la instruitulo, „mi skribas pri la veraĵo, la belaĵo kaj la bonaĵo, sed por tiaj aferoj ĉiu orelo estas surda; mi tute malesperas, ĉar tio ĉi min tre doloras!“
„Mi el nenio faras al mi ĉagrenon!“ diris la ombro, „kaj tial mi grasiĝas, kaj tio ĉi devas esti la celo de ĉiu prudenta homo. Vi