Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Baldaŭ komencis pluvi, la gutoj falis pli kaj pli dense, kvazaŭ rivere; kiam finiĝis la pluvego, alvenis du stratbuboj.

„Rigardu!” diris unu, „jen kuŝas stansoldato! Li devas ŝipveturi!” Kaj el malnova gazeto ili faris ŝipeton, starigis en ĝi la stansoldaton, kaj jen li navigis tra la pluvakvo de l’ defluejo; la du knaboj flanke kuris kaj kunfrapis la manojn! Granda Dio! kiaj ondoj en tiu defluejo! kaj kia fluo! certe, sed ja pluvegas! La paperŝipeto forte balanciĝis, kaj kelkafoje ĝi tute kliniĝis tiel, ke la stansoldato estis skuegata, sed li restis firma, ne ŝanĝis la mienon, rigardis rekte antaŭen kaj tenis la pafilon per la brako.

Subite la ŝipeto ennaĝis sub longan piedbreton de iu defluejo, kie fariĝis tiel mallume kvazaŭ li estus en sia skatoleto.

„Kien do nun mi alvenas?” li pensis; „certe, ĉi tio estas la kulpo de l’ koboldo! Ho, se nur la fraŭlineto estus ĉi tie en la ŝipeto, tiam sen malagrablaĵo povus esti trifoje pli mallume!”

En la sama momento venis granda rajo, kiu loĝis sub la breto.

„Ĉu vi havas pasporton?” demandis la rato, „montru la pasporton!”

Sed la stansoldato restis silenta kaj tenis pli firme la pafilon. La ŝipeto rapidege fornavigis,