Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kaj post ĝi kuregis la rato. Hu! kiel ĝi grincigis la dentojn, kaj ĝi kriis la bastonetoj kaj pajlo:

„Haltigu lin! Haltigu lin! Li ne pagis dogan imposton! Li ne montris pasporton!”

Sed la fluo fariĝis pli kaj pli forta, la stansoldato jam povis vidi la helan lumon antaŭe, kie finiĝis la breto, sed li ankaŭ aŭdis sonon de muĝado, kiu tre bone povus timigi bravulon; imagu nur: kie finiĝis la breto, la pluvakvo elverŝiĝis en grandan kanalon, tio estis al li same danĝera, kiel estus al ni veturi tra granda akvofalo.

Li nun jam tiel alproksimiĝis, ke li ne povis haltiĝi. La ŝipeto elsaltis, la stansoldato sin tenis tiel rigida, kiel li povis; neniu povus diri pri li, ke li eĉ palpebrumis. Tri- aŭ kvarfoje la ŝipeto renversiĝis, kaj ĝi estis plena je akvo ĝis la rando; ĝi nepre devis subakviĝi; jam la akvo atingis la kolon de l’ soldato, pli kaj pli profunde la ŝipeto subiĝis, kaj la papero sin disvolvis. Nun la akvo leviĝis ĝis super la kapo de l’ soldato; tiam li pensis pri la ĉarma dancistino, kiun neniam plu li revidos, kaj en la oreloj de l’ stansoldato sonoris la verseto:

For, for, soldato!
For al la morto!

Nun la papero disŝiriĝis, kaj la stansoldato trafalis, — sed tuj granda fiŝo lin englutis.