Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Ĉiujn, ĉiujn mi kantos!” diris la patrino, „sed ne haltigu min tiel, ke mi povos ĝin atingi kaj trovi mian infaneton!”

Sed la nokto sidis muta kaj silenta; tiam la patrino tordis siajn manojn, ŝi kantis kaj ploris kaj estis multe da kantetoj, sed ankoraŭ pli multe da larmoj, kaj jen diris la nokto: „Iru dekstren, en la malluman abiaron, tien la Morto forportis vian infaneton!”

Profunde en la arbaro la vojoj kruciĝis, kaj ŝi ne sciis plu, kiun vojon ŝi devas laŭiri; tie staris dornarbetaĵo, nek foliojn nek florojn ĝi havis, estis ja malvarma vintro, kaj sur la branĉoj pendis glaciaj kristaloj.

„Ĉu vi ne vidis la morton preterpasi kun mia infaneto?”

„Certe”, respondis la dornarbetaĵo, „sed mi ne diros, kiun vojon ĝi iris, se vi ne antaŭe min varmigas ĉe via koro; mi mortas pro la frosto, mi tute glaciiĝas.”

Kaj ŝi premis la dornarbetaĵon al sia koro, tiel firme, por ke ĝi bone varmiĝu, kaj la dornoj trapikis ŝian korpon, kaj grandaj sangogutoj elfluis, sed en la frosta vintronokto freŝaj verdaj folioj kaj floroj ekkreskis, tiel varme estis ĉe la koro de l’ malgaja patrino, kaj la dornarbetaĵo montris al ŝi la vojon, kiun ŝi devas iri.