Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Ŝi foriris kaj atingis grandan lagon, kie troviĝis nek ŝipo, nek boato. La glacio ne estis sufiĉe forta por porti ŝin, kaj la lago estis tiel profunda, ke ŝi ne povus ĝin trapasi, tamen ŝi devis, por retrovi sian infaneton; jen ŝi kuŝiĝis, por eltrinki la tutan akvon de la lago, kaj tio ja estas neebla al homo; sed la malgaja patrino pensis, ke povus okazi iu miraklo.

„Ne, tio neniam prosperos al vi!” diris la lago, „pli bone estos, se mi povos fari interkonsenton kun vi. Mi amas perlojn, kaj viaj okuloj estas la plej brilaj, kiujn mi vidis. Ploru, ĝis kiam ili elfalos, kaj donacu ilin al mi; se vi volas tion fari, mi rekompence portos vin al la granda florejo, kie la Morto loĝas kaj prizorgas florojn kaj arbojn; ĉiu el ili estas homa vivo!”

„Ho! ĉion mi donos, por veni al mia infaneto!” diris la ploranta patrino, kaj ŝi ploregis ankoraŭ pli multe, kaj ŝiaj okuloj elfalis ĝis la fundo de l’ lago kaj fariĝis du multekostaj perloj; sed la lago ŝin levis, kvazaŭ ŝi estis sidanta en balancilo, kaj ŝi flugis al la kontraŭa bordo. Tie staris stranga domo, grandega; oni ne sciis, ĉu ĝi estas iu monto kun arbaroj kaj kavaĵoj, aŭ ĉu ĝi estas konstruita el ĉarpentaĵo, sed la malfeliĉa patrino ne povis tion vidi; ŝi ja estis plorinta, ĝis kiam la okuloj elfalis.