Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Kie mi povos trovi la Morton, kiu foriris kun mia infaneto?” ŝi diris.

„Ĉi tien ĝi ankoraŭ ne alvenis!” diris la maljuna sarkistino, kiu gardis la grandan florujon de l’ Morto.

„Kiamaniere do vi povis trovi ĉi tiun lokon, kaj kiu vin helpis?”

„Dio min helpis!” ŝi respondis. „Li estas kompatema, kaj tia certe ankaŭ vi estos! Diru kie mi povos trovi mian infaneton?”

„Mi ne scias,” diris la sarkistino, „kaj vi ja ne povas vidi! Multe da floroj kaj arboj velkis ĉi tiun nokton, la Morto baldaŭ venos, por ilin replanti! Vi certe scias, ke ĉiu homo posedas sian propran vivarbon aŭ floron, kiu estas konforma al ĝia animo; ili aspektas kiel aliaj kreskaĵoj, sed ili havas koron frapantan; infana koro povas ankaŭ frapi! Serĉu laŭ tiu informo, eble vi povos rekoni la korfrapon de via infaneto; sed kion vi volas doni al mi, se mi diras nun, kion plue vi devas fari?”

„Mi ne posedas ion por fordoni”, diris la malgaja patrino, „sed mi estas preta, iri por vi ĝis la fino de l’ mondo.”

„Bone, sed tie mi havas nenion por fari”, diris la sarkistino; „donu al mi viajn longajn, nigrajn harplektojn; vi mem certe scias, ke ili estas belaj! Rekompence vi ricevos miajn blankajn, estas almenaŭ io!”