Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Estas efektive bonege!” diris la soldato. „Sed kion mi devas doni al vi, sorĉistino? Ĉar certe ankaŭ vi volas ion havi, mi pensas!”

„Ne!” la sorĉistino diris, „eĉ ne iun moneton mi deziras! Nur prenu por mi malnovan fajroŝtalon, kiun forgesis mia avino, kiam ŝi laste tie estis!”

„Nu, donu al mi la ŝnuregon!” diris la soldato.

„Jen ĝi estas”, respondis la sorĉistino, „kaj jen mia blua antaŭtuko!”

Nun la soldato suprenrampis la arbon, glitis tra la truo, kaj tuj poste li staris en la granda subtera ĉambro, kie brilis pli ol cent lampoj.

Li malfermis la unuan pordon. Hu! jen li vidis la hundon kun okuloj tiel grandaj kiel te-tasoj, kaj ĝi strange lin rigardis. „Vi estas bela bubo!” diris la soldato, kaj li metis la hundon sur la tukon de l’ sorĉistino, prenis tiom da kupraj moneretoj, kiom li povis havi en la poŝo, fermis la keston, remetis la hundon sur ĝin kaj iris en la duan ĉambron. Eja! Jen la hundo kun okuloj tiel grandaj kiel mueleja rado!

„Ne rigardu min tiel persiste, mi konsilas al vi!” diris la soldato, „viaj okuloj povus dolori!”, kaj tuj li metis la hundon sur la tukon de l’ sorĉistino, sed ekvidante la arĝentajn moneretojn en la kesto, li forĵetis la kuprajn, kiujn li jam havis,