Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kaj rapide li plenigis sian poŝon kaj tornistron je pura arĝento. Fine li iris en la trian ĉambreton. Hu! — Estis terure! La hundo tie efektive havis du okulojn tiel grandajn kiel la „Ronda Turo”, kaj en la kapo ili turniĝis kvazaŭ radoj!

„Bonan vesperon!” diris la soldato, kaj li salutis militiste per la mano, ĉar tian hundon li neniam antaŭe estis vidinta; sed post kiam li iomete ĝin rigardis, li pensis, ke povas esti sufiĉe. Li metis la hundon sur la plankon, kaj malfermis la keston. Ho! granda Dio! kia amaso da mono! Li ja povus aĉeti la tutan urbon Kopenhago, la sukerajn porkidojn de la kukistinoj, ĉiujn stansoldatojn, vipojn kaj ludĉevalojn de la tuta mondo. Jen efektive multego da mono! La soldato nun forĵetis ĉiujn arĝentajn monerojn, kiujn li havis en la poŝo kaj tornistro, kaj anstataŭe li prenis oron kaj plenigis la poŝojn, la tornistron, la ĉapon kaj la botojn tiel, ke li preskaŭ ne povis iri: Nun li havis monon! La hundon li remetis sur la keston, la pordon li brue fermis kaj kriis tra la arbo:

„Nun, suprentiru min, sorĉistino!”

„Ĉu vi havas la fajroŝtalon?” ŝi demandis. „Ne, li diris, estas bone, ke vi memorigas min pri tio; mi tute ĝin forgesis!” Kaj li denove iris en la fundon de l’ arbo kaj prenis la ŝtalon. La sorĉistino suprentiris lin, kaj jen li ree staris