Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

sur la vojo kun poŝoj, tornistro, ĉapo kaj botoj tute plenaj je mono. „Kion vi intencas fari per la fajroŝtalo?” demandis la soldato.

„Tio ne koncernas vin!” respondis la sorĉistino, „nun vi ja ricevis la monon! Donu nur al mi la fajroŝtalon!”

„Tute ne!” la soldato diris, „rakontu tuj, por kio vi intencas uzi ĝin, alie mi eltiros mian glavon kaj detranĉos vian kapon!”

„Ne, mi ne volas ion diri!„ estis la respondo de l’ sorĉistino.

Tiam la soldato detranĉis ŝian kapon, kaj jen ŝi kuŝis! Sed la monon li kolektis en ŝia antaŭtuko, prenis la pakaĵon sur la dorson, metis la fajroŝtalon en sian poŝon kaj marŝis rekte al la urbo.

Estis belega urbo, kaj en la plej komforta gastejo li loĝiĝis; tie li havis la plej bonajn ĉambrojn kaj delikatan manĝaĵon, ĉar nun li estis riĉa, li ja posedis tiom da mono.

La servisto, kiu devis ciri liajn botojn, pensis, ke estas strange, ke tia riĉa sinjoro havas nur tiel mirige malnovajn botojn, ĉar la soldato ankoraŭ ne estis aĉetinta al si novajn; la proksiman tagon li ricevis bonajn botojn kaj veston elegantan. Nun la soldato estis vere nobla sinjoro, kaj oni rakontis al li pri ĉiuj belaj aferoj