Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Estis tute malluma vespero, kaj li povis eĉ ne aĉeti kandelon, sed tiam li memoris, ke en la fajroŝtalo, kiun li prenis en la kava arbo, kuŝas peceto de kandelo. Li ekprenis la fajroŝtalon kun la kandelpeceto, sed en la sama momento, kiam li provis ekflamigi ĝin kaj fajreroj flugis el la siliketo, la pordo subite malfermiĝis, kaj tiu hundo, kiu havis okulojn tiel grandajn kiel te-tasoj kaj kiun li estis vidinta malsupre en la arbo, staris antaŭ li kaj diris: „Kion ordonas mia majstro?”

„Kion mi vidas!” diris la soldato, „estas ja stranga fajroŝtalo; ĉu mi tiel povos havi, kion mi deziras? Nu, bone, havigu al mi iom da mono”, li diris al la hundo — kaj tuj ĝi foriĝis! Baldaŭ ĝi revenis, tenante en la buŝo grandan sakon da mono.

Nun la soldato komprenis, kian bonegan fajroŝtalon li posedas. Se li unufoje flamigos ĝin, alvenos la hundo, kiu sidis sur la kesto kun kupromono; se li dufoje flamigos ĝin, alvenos tiu hundo, kiu havis arĝenton, kaj se li trifoje flamigos ĝin, alvenos tiu, kiu havis puran oron. — Nun la soldato reloĝiĝis en la bela apartamento, denove li portis elegantajn vestojn, kaj tuj la amikoj lin rekonis kaj tiel multe lin ŝatadis. —

Iam li pensis: Estas vere stranga afero, ke oni ne povas vidi la princinon! Ili diras, ke ŝi estas tiel belega! Sed kion povas helpi tio, se