Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ŝi devas ĉiam sidi en la granda kupropalaco kun la multaj turoj. — Ĉu mi do tute ne povos vidi ŝin? — Nu, kie estas mia fajroŝtalo? Li flamigis per ĝi, kaj tuj alvenis la hundo, kiu havis okulojn tiel grandajn kiel te-tasoj.

„Estas meze de la nokto”, diris la soldato, „sed mi tre sincere deziras vidi la princinon, nur unu minuton!”

Tuj la hundo kuregis tra la pordo kaj antaŭ ol la soldato povis pripensi, ĝi revenis kun la princino; ŝi sidis dormante sur la dorso de l’ hundo, kaj ŝi estis tiel belega, ke ĉiu povus vidi, ke ŝi estas vera princino; la soldato kisis ŝin, li tute ne povis deteni sin, ĉar li estis vera soldato.

La hundo forkuris kun la princino, sed kiam fariĝis mateno kaj la gereĝoj trinkis teon, la princino diris, ke ŝi nokte havis tiel strangan sonĝon pri hundo kaj soldato. Ŝi rajdis sur la hundo, kaj la soldato kisis ŝin.

„Estas ja bela historio, mi devas konfesi!” diris la reĝino, kaj la sekvantan nokton maljuna korteganino devis sendorme restadi apud la lito de l’ princino por vidi, ĉu vere estus sonĝo, aŭ kio povus esti alie.

La soldato terure sopiris je la belega princino, kaj denove la hundo venis dum la nokto, forprenis ŝin el la lito kaj kuris tiel rapide kiel eble, sed la maljuna korteganino surmetis grandajn