Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

truon en la saketo, tiel ke la greneretoj povos elŝutiĝi sur la tuta vojo, kiun sekvos la princino.

En la nokto la hundo revenis, prenis la princinon sur la dorson kaj kuregis kun ŝi al la soldato, kiu tiom amis ŝin kaj deziris, ke li estu princo, por edziĝi kun ŝi.

La hundo tute ne rimarkis, ke elŝutiĝis la greneretoj sur la vojo, de l’ palaco kaj rekte ĝis la fenestro de la soldato. Je la mateno la gereĝoj facile vidis, kien la princino estis alportita, kaj ili ekkaptis la soldaton kaj metis lin en malliberejon.

Jen li sidis. Hu! kiel mallume kaj enuige estis tie, kaj tiam oni diris al li: „Morgaŭ vi estos pendigata!” Ne estis agrable al li, tion aŭdi, kaj sian fajroŝtalon li estis forgesinta en la gastejo. Matene, inter la ferstangoj de l’ fenestreto, li povis vidi, kiel rapidis la popolo el la urbo, por ĉeesti la ekzekuton. Li aŭdis la tamburadon kaj vidis marŝantaj la soldatojn. Ĉiuj homoj forkuris; estis inter ili ankaŭ ŝuistlernanto kun leda antaŭtuko kaj pantofloj; li tiel rapide trotis, ke li perdis unu pantoflon, kiu falante trafis la muron, post kiu sidis la soldato, rigardante el la fenestreto!

„Hej, ŝuisteto! vi ne bezonas tiel rapidegi”, diris la soldato, „ĉar nenio okazos antaŭ ol alvenos mi; sed, aŭskultu, faru al mi serveton: iru