Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
La princino sur pizo

Estis iam princo, kaj li deziris edziĝi kun princino; sed ŝi devus esti vera princino. Por trovi tian princinon, li faris multajn kaj longajn vojaĝojn en la tuta mondo; sed ĉie, kien li venis, li renkontis jen unu, jen alian malfacilaĵon. Ekzistis certe sufiĉe da princinoj, sed ĉu ili estas veraj princinoj, li ne povis tuj ekscii; ĉe ĉiu el ili li trovis ion malveran. Fine li revenis domen, kaj li tiam estis tre ĉagrena, kion oni povas bone kompreni, ĉar lia plej sincera deziro estis ja, edziĝi kun vera princino.

Iun vesperon la vetero fariĝis treege malbela; fulmadis kaj tondris, kaj senĉese falis de la ĉielo pluvegoj. Nun iu frapis la pordegon de la kastelo, kaj la maljuna reĝo iris por malfermi.

Ekster la pordego staris princino. Sed, ho ĉielo, kian aspekton ŝi havis! De ŝiaj haroj kaj de la vestaĵo gutegis la akvo; ĝi tute trafluis ŝiajn ŝuojn kaj elgutadis el la kalkanumo, kaj dum kiam ŝi staris ĉi tie en la pluvego, ŝi diris, ke ŝi estas vera princino.

Nu, ĉi tion ni facile ekscios! pensis la maljuna reĝino; ŝi nenion diris, sed iris en la dormo-