Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĉambron, kaj forpreninte la tutan litaĵon ŝi metis pizon sur la fundon de la lito. Ŝi prenis nun dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj sur la matracojn ŝi plie metis dudek kusenegojn, faritajn el la plej mola lanugo, kiu ekzistas.

En ĉi tiu lito la princino devis dormi nokte. Je la mateno oni ŝin demandis, kiel ŝi dormis.

„Ho, malbonege!” la princino respondis, „mi preskaŭ ne ripozis la tutan nokton, kaj mi ne komprenas, kio troviĝis en la lito.”

„Mi kuŝis sur iu malmolaĵo, kaj mia tuta korpo fariĝis bruna kaj blua. Estas tre malagrabla kaj stranga okazo!”

Nun oni povis kun certeco scii, ke ŝi estas vera princino, ĉar la pizon ŝi estis eksentinta eĉ malgraŭ la dudek maltracoj kaj la dudek kusenegoj kun la plej mola lanugo, kiu ekzistas. Neniu alia ol vera princino povus posedi tian mirigan sentemon!

Post ĉi tio la princo edziĝis kun ŝi, ĉar li ja sciis, ke lia edzino estas vera princino, kaj la pizon oni enmetis en la muzeon de la reĝo. Tie ĝi troviĝas ankoraŭ nun, se neniu ĝin forŝtelis.