Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
La knabineto kun la alumetoj

Estis terure malvarme; neĝis kaj komencis fariĝi malluma vespero; estis la lasta vespero de l’ jaro, novjara vespero.

En ĉi tiu malvarmo, en ĉi tiu mallumo iris en la strato malriĉa knabineto kun nuda kapo kaj nudaj piedoj; ŝi ja portis pantoflojn, kiam ŝi forlasis la domon, sed por kio povus ili helpi! Estis tre grandaj pantofloj, laste ŝia patrino uzis ilin, tiel grandaj ili estis. Jen rapidege preterpasis du veturiloj, kaj kurante trans la straton, la knabineto perdis la pantoflojn. Unu pantoflon ŝi ne povis trovi, kaj knabo forkuris kun la alia; li diris, ke li povos uzi ĝin kiel lulilon, se li mem havos iam infanetojn. Tie iris nun la knabineto kun la nudaj piedetoj, ruĝaj kaj bluaj pro malvarmo; en la malnova antaŭtuko ŝi havis amaseton da alumetoj, kaj paketon ŝi portis en la mano; la tutan tagon neniu aĉetis alumetojn de ŝi, nek iu donacis al ŝi monereton; malsata kaj suferante de l’ frosto ŝi iris kun malĝoja mieno tra la stratoj, kompatinda knabineto! La neĝfloketoj falis sur ŝiajn longajn, blondajn harojn, kiuj ĉarme bukliĝis ĉirkaŭ la nuko, sed pri ĉi tiu ornamo ŝi tute ne