Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

pensis. El ĉiuj fenestroj brilis la kandeloj, kaj en la strato bonege odoris ansera rostaĵo; estis novjara vespero, kaj pri tio ŝi la tutan tempon pensis.

En anguleto inter du domoj – unu staris iomete pli antaŭe en la strato ol la alia – tie ŝi sidiĝis, metante la piedetojn sub sin; sed nun ŝi sentis la froston ankoraŭ pli multe, kaj domen ŝi ne kuraĝis iri, ĉar ŝi ja neniujn alumetojn vendis, neniun monereton ŝi ricevis; ŝia patro batus ŝin sendube, kaj estis malvarme ankaŭ dome; tie la tegmento kuŝis preskaŭ sur la kapo, kaj la vento fajfe muĝis tra la ĉambreto, kvankam oni ŝtopis per pajlo kaj ĉifonoj la plej grandajn fendojn.

La manetoj de la knabineto estis preskaŭ tute senvivaj pro malvarmo. Ho! alumeto povus fari bonon al ŝi. Se ŝi nur kuraĝus eltiri unu solan el la paketo, ekbruligi ĝin kontraŭ la muro kaj varmigi Ia fingretojn ĉe la flamo! Ŝi eltiris unu, ritŝ! Kiel ĝi ŝprucetis, kiel ĝi brulis! Estis hela, varma flamo – kvazaŭ kandeleto, kiam ŝi tenis la maneton ĉirkaŭ ĝi! Kia miriga lumado! Al la knabineto subite ŝajnis, kvazaŭ ŝi estus sidanta antaŭ granda ferkameno ornamita per brilaj globetoj kaj cilindro el latuno. La fajro tie brulas gaje, ĝi varmigas tiel bone; sed! – kio estas do tio! La knabineto jam proksimigis