Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

la piedetojn al ĝi por varmigi ilin ankaŭ – – sed ho ve! estingiĝis la flamo, la kameno malaperis, kaj ŝi sidis tie kun peceto de elbrulinta alumeto en la mano.

Ŝi ekbruligis alian alumeton, ĝi brulis, ĝi lumadis, kaj en la loko, kie la radioj falis sur la domon, la muro fariĝis diafana kiel krepo; ŝi rigardis en la salonon, kie staris tablo kovrita per brilblanka tuko, kun bela porcelanaĵo, kaj bonege vaporetis ansera rostaĵo kun pomoj kaj sekprunoj; kaj jen tio, kio estis ankoraŭ pli belega: la ansero saltis el la plado, skuiĝante ĝi iris sur la planko, portante en la dorso tranĉilon kaj forketon; ĝi venis rekte al la knabineto; – sed tiam estingiĝis la alumeto, kaj nur la dika, malvarma muro restis videbla.

La knabineto ekbruligis alian alumeton. Jen ŝi sidis sub la plej belega Kristnaska arbo; ĝi estis ankoraŭ pli granda kaj pli riĉe ornamita ol tiu, kiun ŝi vidis tra la vitra pordo ĉe la riĉa komercisto, la lastan Kristnaskan feston. Miloj da kandeloj brulis sur la verdaj branĉoj, kaj multkoloraj bildoj kiel tiuj, kiuj ornamas la butikfenestrojn, ŝin rigardis. La knabineto etendis ambaŭ manetojn; – tiam estingiĝis la alumeto; la multaj kandeletoj de l’ Kristnaska arbo leviĝis pli kaj pli alten; ŝi vidis, ke ili estas nun brilaj