Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
Hans Christian Andersen

Nia dana verkisto, el kies mondkonataj fabeloj mi havas la plezuron, prezenti kelke da elektitaj tradukaĵoj en Esperanto, naskiĝis en la jaro 1805 en Odense (Danlando) kiel filo de malriĉa ŝuisto. Liaj infanaj kaj junulaj jaroj ne estis feliĉaj; la grandaj suferadoj kaj seniluziiĝoj, kiujn li travivis dum ĉi tiu tempo, profunde impresis al lia kortuŝante pia, sentema animo kaj poste stampis lian tutan produktadon. Dank’ al la kunhelpo de kelkaj eminentaj viroj, li povis fari klasikajn studojn en Kopenhago kaj ankaŭ entrepreni longajn vojaĝojn en la eksterlandon, precipe Italujon.

El la plumo de H. C. Andersen ekzistas multe da belaj lirikaj poemoj kaj diversaj romanoj, sed plej alte lia talento kaj fantazio montriĝas en la „Fabeloj”, kiuj estas tradukitaj en preskaŭ ĉiuj naciaj lingvoj. Pri la origino de l’ fabeloj — jen seriozaj, jen satiraj kaj gajaj — li mem diras: „Mi kaptas ian ideon, kiu povas interesi la plenkreskulojn, kaj mi rakontas ĝin por la infanoj, tamen memorante ĉiam, ke la gepatroj ofte aŭskultas mian rakontadon, kaj al ili mi ja devas doni ion por pripensado.”