Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
La brava stansoldato

Estis iam dudek kvin stansoldatoj, ili ĉiuj estis fratoj, ĉar ili devenis de malnova stankulero. La pafilon ili tenis per la brako, la vizaĝo rigardis rekte antaŭen; ruĝa kaj blua, vere bela estis la uniformo. La unua parolo, kiun ili aŭdis en ĉi tiu mondo, kiam estis forprenita la kovrilo de l’ skatoleto, kie ili kuŝis, estis la vorto: Stansoldatoj! Knabeto kriis ĝin kaj kunfrapis la manojn; li donace ricevis la soldatojn, ĉar estis lia naskiĝtago, kaj nun li starigis ilin sur la tablo. Ĉiuj soldatoj tute egale aspektis; nur unu iomete diferencis de l’ aliaj; li havis unu solan piedon, ĉar li estis fandita laste, kaj tiam ne restis sufiĉe de stano; tamen li staris tiel firme sur unu piedo kiel la aliaj sur du, kaj estas precipe li, kiu fariĝis fama.

Sur la tablo, kie ili staris, troviĝis multe da diversaj ludiloj, sed la plej rimarkinda estis bela palaco el papero. Tra la fenestretoj oni povis rigardi en la salonojn. Ekstere kreskis arbetoj ĉirkaŭ speguleto, kiu reprezentis lagon; cignoj el vakso naĝis sur ĝi kaj sin spegulis. Ĉio estis ĉarma, sed la plej ĉarma tamen estis fraŭlineto, kiu staris en la malfermita pordo de l’ palaco;