Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kiuj tute ne moviĝis el sia loko, estis la stansoldato kaj la dancistino; ŝi staris tiel rekte sur la piedpintoj, kun ambaŭ brakoj etenditaj, kaj li restis egale firma sur unu piedo; eĉ unu momenton li ne ĉesis rigardi ŝin.

Nun, el la horloĝo sonoris le dek-dua, kaj klaks! jen malfermiĝis la kovrilo de la flartabakujo, sed ne estis flartabako en ĝi, tute ne, sed nigra koboldo; ĉi tio estis amuzaĵo.

„Stansoldato!” diris la koboldo, „gardu viajn okulojn, ne uzu ilin tiom!” Sed la stansoldato ŝajnigis, kvazaŭ li nenion aŭdus.

„Nu, atendu nur ĝis morgaŭ!” diris la koboldo.

Kiam fariĝis mateno, kaj la infanoj leviĝis el lito, la stansoldato estis metita sur la fenestrobreton, kaj ĉu estis la koboldo aŭ trablovo, oni tion ne scias, sed subite la fenestro malfermiĝis, kaj la soldato renverse elfalis de la tria etaĝo. Estis terura rapideco, li tenis la piedon rekte supren kaj staris sur la ĉapo kun la bajoneto inter la pavimŝtonoj.

La servistino kaj la knabeto tuj venis por serĉi lin; sed kvankam ili preskaŭ marŝis sur li, ili tamen ne rimarkis lin. Se la stansoldato estus kriinta: jen mi estas! ili certe lin estus trovintaj, sed ne ŝajnis al li dece, tiel laŭte krii, ĉar li portas uniformon.