Mrázovka, nun parte kovrita de l' amfiteatre dismetitaj dometoj de laboristoj, vastiĝis tiam kampoj; sur ĝia norda deklivo estis vinberejo, brikfarejo kaj kelke da barakoj, konataj jam de longe sub la nomo »Poslovina«.
La orienta deklivo kaj la malsupro de l' altaĵo super la tombejo estis tute kovritaj de l' arboj kaj arbetoj, parte fruktaj, parte arbaraj. Ĉi tie estis pli ombre, pli bonodore, pli romantike ol nun; unuvorte la vinberejo Bertramka kaj la ĝardeno, vastiĝanta parte en la valeto sur la malsupro de l' altaĵo, parte sur la altaĵo mem ĝis ĝia supro, estis ĉarma angulo, en kiu flanke de l' ekscitanta bruo kaj muĝo grandurbaj oni povis en kvieta izoleco trankvile vivi, revi kaj post turmentoj kaj laciga laboro ripozi...
Sed la viro, kiun la tiama posedanto de l' Bertramka estis invitinta, por ke li ripozu en la ĉarma angulo, ne konis ripozon.
Lia spirito eĉ tie ĉi, kie ŝajne estis nenia impulso al la spirita laboro, febre laboris; li laboris ja kun streĉado de ĉiuj fortoj ĝis la tuta senfortiĝo.
Li klopodis pri la afero treege grava, pri finigo de l' nova opero, kiun li ĵus kun granda entuziasmo komencis komponi. La genia spirito havis komprenon por nenio, sole por melodioj de siaj herooj — ĉio cetera — eĉ la plej kara amuzo, ludo sur bilardo, cedis tute en malproksimon...
Kaj dum du tagoj kaj du noktoj li ne moviĝis el sia laborĉambro.
La dommastro kaj la amikoj de la gasto, kiuj venis viziti la eminentan gaston, trovis la pordon de l' ĉambro fermita kaj ne kuraĝis interrompi la komponiston...
Sed la neatingeblaj geniuloj estas tamen ankaŭ malfortaj homoj. Ilia organismo estas venkata de samaj influoj kiel tiu de l' homoj tute ordinaraj — ili ankaŭ malsaniĝas kaj laciĝas, en ilia vivo ankaŭ okazas momentoj de l' tuta laceco, animpremiteco kaj senespero.