Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Post ĉi tiuj vortoj li falis kvazaŭ senkonscie teren; sed tuj poste li denove leviĝis kaj rigide rigardis tra la pordo, kiun li ne estis ferminta, en la mallumon.

En tiu momento ekfulmis kaj samtempe de malproksime estis aŭdata la ekbojo de l' hundo.

"Nero estas proksimume cent paŝojn de la ĉasdomo. Mi rekonas ĝin laŭ la ekbojo!" rimarkigis la arbaristo. "Kion ci do balbutas?"

Kaj imperative li aldonis:

"Almenaŭ fermu la pordon!"

"Fermu — fermu!" balbutis Kiĉjo, klakante per la dentoj kaj ĉirkaŭrigardante, kvazaŭ li ne estus kompreninta.

La arbaristo alpaŝis mem al la pordo kaj kolere ferminte ĝin ekrigardis kun la nuba severeco Kiĉjon, kiu etendante la manojn balbutis ian sensencaĵon.

Poste svinginte kolere la manon, mallaŭtigite sed kategorie li ordonis:

"Nun parolu! Aŭ —"

Kiĉjo cedis kaj eligis la okulojn.

"Ĉu denove — la nigra sinjorino?" moke rimarkigis la arbaristo.

Kiĉjo — klakante per la dentoj — senparole jesis per la kapo; kaj poste pli kompreneble komencis:

"Oh, sinjoro patro — se vi estus — vidinta..."

"Nu, kion?"

"Kiam mi estis proksimume cent paŝojn de la tri krucoj," daŭrigis Kiĉjo, "ekfulmis neatendite kaj — la nigra sinjorino aperis — ĵus apud la meza kruco —"

"Kaj kion faris Nero?" demandis insiste la arbaristo. "Per kelkaj saltoj ĝi atingis la nigran sinjorinon kaj komencis flati ŝin" — raportis Kiĉjo kaj tremante aldonis

"Oh, sinjoro patro — se vi estus — vidinta..."

"Kaj ĉu ci forkuris?" ekridis la arbaristo.