Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/101

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiĉjo jesis sincere kaj senembarase, sed poste kun la mieno de l' konsterniĝo aldonis:

"Kaj kiam mi min turnis preskaŭ apud la ĉasdomo, mi vidis, ke la nigra sinjorino iras sur la vojeto post mi..."

"Ĉu vi freneziĝis ambaŭ? Ci kaj la sinjoro Floriano —" rimarkigis kolere la arbaristo.

"Ĉu sinjoro Floriano — ankaŭ —?" demandis Kiĉjo mirigite.

En tiu momento estis aŭdata de ekstere la malklara bruo de l' proksimiĝanta veturilo, kio igis la arbariston fari la konforman ordonon.

"Estas jam sufiĉe da balbuto. Nun iru kaj zorgu pri la hundoj; por ke ili ne boju, kiam la kuracisto enveturos en la korton —."

Kiĉjo denove vidigante la konsterniĝon haltis kvazaŭ konfuzita.

"En la momento estu post la pordo!" komandis la arbaristo kun plej granda severeco, sed tuj aldonis pli modere:

"La pordon lasu malfermita!"

Nur poste Kiĉjo malrapide obeis kaj malaperis en la mallumo en la korto.

La arbaristo poste alpaŝis al la sojlo de l' malfermita pordo kaj rigardante la mallumon li demandis:

"Nu, kio? Ĉu estas iu tie ĉi?"

"Nenie — neniu!" respondis Kiĉjo per timigita voĉo el la mallumo.

"Nu, ci vidas — ke tio estis denove simpla halucinacio!" trankviligis Kiĉjon la arbaristo. "Ĉu ci ne aŭdas, ke Nero vagas ie apud la pordo?"

Kiĉjo ekfajfis, kaj poste estis aŭdataj la kurado kaj la tintado de l' ĉeno.

"Sed nek fermu, nek alligu Neron. Restu kun ĝi, ĝis kiam la sinjoro doktoro estos enirinta en la ĉambron.