Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La kuracisto, forta, meztalia sesdekjarulo kaj kun la serioza, preskaŭ malĝoja mieno, staris dum kelke da momentoj sen kia ajn intereso.

"Volu pardoni, sinjoro doktoro," ekparolis la arbaristo, kiam li estis sola kun la kuracisto, "ĉar en tiel maloportuna tempo kaj dum tiel malbela vetero —"

"La devo estas plej grava!" rediris la doktoro. "Ni kuracistoj estas kutimintaj al pli malbonaj malagrablaĵoj. Unue mi devas peti pardonon de vi, sinjoro Podhradský, ĉar mi ne forveturis tuj al vi. Por iom da tempo detenis min la neprokrastebla kaj samtempe danĝera operacio, per kiu estis savita la vivo —"

Sed li ne finis la parolon kaj interrompis sin mem per la demando:

"Sed kie estas la paciento?"

Alpaŝinte poste al la infanlito li rimarkigis kun la glacia trankvilo:

"Sendube la difterito..."

"Sed sen la febro, sinjoro doktoro —" aldonis la arbaristo, ŝtelirante maltrankvile post la kuracisto.

"Jes — sen la febro!" ripetis la kuracisto unutone. "Eble ankaŭ anĝino... Nu, ni vidos!"

"Vi eĉ ne kredus, sinjoro Podhradský, kiel mi estis mirigita de via sendito," aldonis pli vigle la kuracisto.

"Kiamaniere, mi petas?"

"Kiam li eniris kaj elbalbutis kelke da vortoj, mi konjektis, ke mi havas antaŭ mi iun sentaŭgulon..."

"Kompreneble — tian impreson faras ĉiam la sinjoro Floriano en la unuaj momentoj."

"Sed en kelke da minutoj mi konvinkiĝis," daŭrigis la kuracisto, "ke li estas viro inteligenta. Li komunikis al mi la simptomojn de l' malsano kun tiel detala ĝusteco, ke mi tuj rekonis difteriton aŭ anĝinon."

"Volu ne miri, sinjoro doktoro!" klarigis Podhradský. "En la solejoj, kia estas la nia, estas libro la plej fidela amiko. La sinjoro Floriano estas en la liberaj horoj,