Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

precipe dum la longaj vintraj vesperoj preskaŭ tia diligenta, persistema kaj pasia leganto, kia estis mia filo."

"Nu, ni vidos, ĉu via diagnozo estis ĝusta!" rimarkigis malvarme la kuracisto, alpaŝis poste al la infanlito, rigardis esplore la infanon, ekzamenis la pulson kaj kliniĝinte super ĝi esplore aŭskultis.

"La diagnozo estis ĝusta," li raportis post la mallonga paŭzo. "La tuta faringo estas brulumita — la spiro interrompe fajfanta — la pulso malforta —"

"Kaj ĉu oni povas esperi — sinjoro doktoro —?" demandis la arbaristo kun la plej dolora mieno.

La kuracisto denove levis la ŝultrojn.

"Vi estas viro inteligenta, sinjoro arbaristo," ekparolis poste la kuracisto, "mi ne havas la kaŭzon kaŝi antaŭ vi la eblan katastrofon; la infano estas jam preskaŭ senĉese sen konscio..."

"Pro la kompato de Dio!" ekĝemis Podhradský atakata de la doloro.

"Sed tamen oni povas esperi, ĝis la spiro ne ĉesos tute," rimarkigis trankviligante la kuracisto. "Ni provos nun la lastan medikamenton — la plej fortan!"

La arbaristo, vidigante la dispremitecon, eksvingis senparole la manojn.

"Ni ne devas plu prokrasti eĉ unu momenton!" rimarkigis la kuracisto, poste rapide aliris al la seĝo en la antaŭon, sur kiun la koĉero estis metinta la mankofreton, malfermis ĝin, elprenis botelon kun medikamento kaj denove revenis al la infanlito.

Doninte la medikamenton al la infano, rimarkigis la kuracisto:

"Se ni ne sukcesos en la plej mallonga tempo per la ĝenerala incito de jam senfortigita organismo liberigi la traĥeon de la sufokanta muko, tiam restos sole — la operacio..."

"Operacio?" ripetis Podhradský malklare, kvazaŭ li ne estus kompreninta la sencon de l' vorto.