Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/105

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Por tiu celo la infano devus esti transportota en la urban malsanulejon —" aldonis la kuracisto.

"Ol permesi la infanon kripligi por ĉiam —" intermetis la arbaristo kaj kun la pasia forteco aldonis: "Ne, ne — neniam!"

La kuracisto levis la ŝultrojn.

"Cetere, sinjoro Podhradský," li ekparolis, "mi diros al vi sincere la veron — la stato de l' infano estas plenmezure kriza. La infano estas jam tiel senfortigita, ke ankaŭ la lasta rimedo ŝajnas al mi tute vana. La infano povus facile morti al ni sub la tranĉilo."

"Kion do fari?" ekĝemis malespere la maljunulo.

"Ĉar la naturo ofte faras miraklojn, kiujn neniu atendis," ekparolis denove la kuracisto, "kaj la ebleco de l' subita ŝanĝo estas ĉiam atendebla, restas nenio alia, ol — atendi trankvile kaj konfidante la resanigantan forton de l' naturo. Lasu, sinjoro arbaristo, la infanon nun al ĝia neniigebla sorto kaj samtempe kiel viro preparu vin ankaŭ al la katastrofo!..."

"Oh!" ekĝemis la arbaristo kun la plej dolora mieno kaj ekŝanceliĝis.

La doktoro rigardis lin momenton kun trankvila kompato; poste li diris:

"Se vi permesos, sinjoro arbaristo, mi atendos tie ĉi ankoraŭ kelkan tempon, por ke mi konvinkiĝu pri la efiko de la lasta medikamento. Se la efiko ne venos aŭ se ne aperos almenaŭ ĝiaj simptomoj post la duonhoro, tiam kia ajn helpo estos tute vana."

Dume la ambaŭ interparolantaj viroj ne rimarkis, ke ekstere la uragano fariĝas ĉiam pli furioza.

Fulmoj kaj tondrado alternis ĉiam pli rapide kaj pli forte. Iafoje ankaŭ la forta ventego alpremiĝis al la fenestroj kaj la forta pluvego vipis ilin kvazaŭ hajlo.

Post la lastaj vortoj de l' kuracisto vidigis la arbaristo fortan animan eksciton kaj samtempe la penon neniigi ĝin.