Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ah, ne, sinjoro doktoro!" intermetis melankolie la arbaristo. "Ĉio, kion vi vidas ĉi tie, estas preskaŭ senŝanĝe tia, kia ĝi estis dum la ses, ĵus pasintaj jaroj, sed la spirito de l' paco, plezuro kaj feliĉo —," dume lia voĉo dolore ektremis — "subite elmigris de tie ĉi."

"Ĉu antaŭe ne estis tiel?" intermetis la doktoro.

"Tute ne!" respondis la arbaristo. "Mi naskiĝis ĉi tie. Perdinte baldaŭ la patrinon, mi estis edukata preskaŭ en la plena disiĝo de la mondo. Mi kutimis al la izoleco. Vi do ne miros, ke mi eksopiris la ŝanĝon kaj la mondon nek tiam, kiam mi edziĝis, nek tiam, kiam al mi naskiĝis la filo. Kaj ankoraŭ malpli, kiam post ne longe mortis al mi la edzino. Mi restis tute sola kun la kelkmonata infano..."

"Kaj ĝisvivis," rimarkigis la doktoro, kiam la arbaristo eksilentis, "ne sole la plezurojn de l' patro, sed ankaŭ tiujn de l' avo. Ĉar la malsana knabo estas sendube la infano —"

"De la filo!" aldonis malklare la arbaristo kaj post mallonga paŭzo li diris:

"Sed kredu, sinjoro doktoro, ke eĉ la propra infano ne estis por mi en la infaneco tio, kio fariĝis por mi la nepo."

La kuracisto, kiu dum siaj lastaj vortoj ekrigardis al la kontraŭa granda fenestro kaj antaŭ ĝi ekvidis ion, kio mirigis lin, ŝanĝis subite la interparolon.

"Permesu, sinjoro arbaristo — ĉu estas iu en la korto?" li demandis vigle.

"Estas neeble!" respondis la demandito kun la kategorieco allasanta nenian dubon. "Du el niaj tri grandaj hundoj estas laŭ ĉio ĉe sinjoro Floriano, kun kiu ili faris antaŭ kvaronhoro ekskurson al la senarba deklivo; sed la tria hundo, la plej furioza, kiu estas senĉese alligita, estas ĵus senĉenigita kaj kuŝas aŭ en la budo aŭ kuras en la korto... Kaj ankaŭ, se ĝi ne estus senĉenigita..."