Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Kredeble mi eraris!" intermetis la doktoro. "Kiam ekfulmis, ŝajnis al mi, kvazaŭ mi estus ekvidinta momente homan vizaĝon en la maldekstra angulo de l' fenestro."

Post pli longa, preskaŭ turmenta silentado penis la doktoro rekomenci la interparolon.

"Laŭ ĉio, pri kio vi ĵus parolis, sinjoro Podhradský," li diris, "ŝajnas al mi, ke ankaŭ en via vivo kelkaj momentoj estis tamen maldolĉaj kaj eble doloraj."

"Jes, kompreneble!" jesis la arbaristo. "Sed de la morto de l' edzino, do pli longe ol kvardek jarojn, mi vivis en plena trankvilo kaj paco. Mi havis nenian alian deziron, ol eduki mian infanon je viro en la plena senco de l' vorto."

Eksilentinte momenton li aldonis en la maldolĉa ekscito:

"Kaj tamen je mia propra infano mi faris nepardoneblan pekon..."

"Kiamaniere tio okazis?" demandis la kuracisto kun ne malgranda intereso.

"Mi edukis ĝin mem..." daŭrigis la arbaristo. "Ĝi estis edukita sen la patrino kaj entute sen la virina zorgo kaj sen la virina societo. Estas vere — ĝi fariĝis viro, ĉe kiu oni povis nenion kritiki — la viro sincera, honesta, sufiĉe klera — la viro posedanta profundan kaj perfektan senton por la rajto kaj la justeco... Sed tamen li estis viro — en unu rilato simila al mi: — la viro, ne amanta la mondon kaj kontenta en la solejo, en kiu krom la malgranda paŭzo, kiam li vizitis la lernejon por la arbarkulturo, li pasigis sian tutan vivon..."

"Ĉio ĉi ne estas tamen eraro kaj oni povas kulpigi vin je nenio!" kontraŭdiris la kuracisto.

"Mi mem juĝis ankaŭ tiel, ĝis alvenis la momento, kiam mi konvinkiĝis firme, kiel malnature kaj malbone mi estis edukinta mian propran infanon... Kaj kredu,