Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sinjoro doktoro, kiam mi ekpensas kaj konsideras, ke tiu sama aŭ simila sorto, kiu trafis mian filon, atendas ankaŭ mian bedaŭrindan nepon..."

"Kia sorto, mi vin petas?"

"Ke ĝi estos kaj devos esti," aldonis maldolĉe la arbaristo, "edukita kiel mia filo — sen la patrino..."

"Ĝi estas orfo?"

"Jes — la orfo —," certigis Podhradský kun la mistera akcento kaj eksilentis.

"Sed ĉio ĉe vi atestas, ke ankoraŭ antaŭ ne longe regis ĉi tie la zorgema mastrino...," rimarkigis la kuracisto.

"Jes — antaŭ ne longe...," certigis la arbaristo vidigante tiun specon de l' embarasoj, kiam la homo sincere dirus la veron kaj eksentas preskaŭ la honton. "Sed por mi kaj por la infano ŝi estas malviva — por ĉiam..."

"Ŝi do ne mortis?" demandis la kuracisto.

"Ŝi ne mortis!" ripetis malklare kaj unutone la arbaristo, kvazaŭ li parolus el la tombo. "Subite kaj sen kia ajn kaŭzo ŝi forlasis la edzon kaj la infanon —"

Poste li haltis momenton, sed tuj eksplodis en la melankolia ekscito:

"Ah, sinjoro doktoro! En ĉi tiu solejo mi vivas de la plej frua infaneco pli longe ol sesdek jarojn. Estas nature, ke la ĉarme romantika pejzaĝo, kiu ravas ĉiun, kiu unuafoje alvenas ĉi tien, fariĝis por mi tute ordinara. Entute la trankvila kaj kontenta vivo nia havas cetere ankaŭ siajn ombrojn: la senekzemplan unutonecon kaj iafoje, precipe dum longaj vintraj vesperoj kaj noktoj, tute teruran enuon. Kaj tamen mi kaj mia filo ne eksopiris la mondon kaj ĝian vivoturnon. Ni kutimis al la malĝojoj de la solejo kaj — kredu — ni ekpensis neniam, ke la situacio iafoje povus esti alia, ol kia ĵus ĝi estas... Sed antaŭ kelke da jaroj okaze konatiĝis mia filo en Praha, kiam li traktis tie aferojn