Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/112

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aŭ necese sekretigi la esencon de l' afero. Sed ankaŭ por li mem ĉio restis nesolvebla enigmo... Evelino estis kaj restis ĝis la lasta momento, kiun ŝi pasigis en nia solejo sub nia tegmento kaj en nia societo, tia bonega bofilino, kia ŝi estis bonega edzino kaj patrino. Ŝi amis siajn edzon kaj infanon varme kaj arde —"

"En tiu okazo," intermetis la kuracisto, "ŝajnas al mi, ke via bofilino nur ŝajnis bonega edzino kaj patrino, sed efektive ŝi sciis bonege hipokriti..."

"Hipokriti?" ekkriis la arbaristo preskaŭ pasie. "Evelino hipokriti? Ne, ne, sinjoro doktoro —"

Poste li stariĝis rapide, alpaŝis al la muro, sur kiu pendis granda portreto de la filo kaj sub ĝi fotografaĵo de la sinjorino en baltualeto. Preninte la fotografaĵon de la muro li revenis al la tablo kaj donante la fotografaĵon al la doktoro li parolis kun la entuziasmo de l' junulo:

"Mi petas, rigardu, sinjoro doktoro, tiun ĉi vizaĝon kaj diru mem — ĉu la vizaĝo estus kapabla hipokriti?!"

La doktoro prenis la fotografaĵon kaj nerigardinte ĝin ankoraŭ, li rimarkigis:

"La homa vizaĝo kaj precipe la fotografaĵo de l' homa vizaĝo ne estas ja la fidela kaj la netrompebla rebrilo, tiom malpli la spegulo de l' animo kaj ĝiaj kapabloj kaj ecoj. La fama fizionomiko de Lavater estas jam longe kondamnita kiel la simpla eraro de la scienco."

"Estas vere, estas vere!" jesis la arbaristo. "Ankaŭ mi mem nenion deduktas el tiu ĉi pseŭdoscienco. Sed se post tio, kion laŭ la vero mi rakontis al vi pri Evelino, vi ekrigardos ŝian portreton, vi devos konfesi, ke ŝia mieno estas en la absoluta harmonio kun la ĝenerala karakterizaĵo. Ĉi tie do la teorio de l' pseŭdoscienco de Lavater valoras iel escepte."

"Ĉu vi pensas tiel?" kontraŭdiris la doktoro nekredante.