Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Mi ne povas rememorigi min pri tio!" respondis la demandito, levinte la ŝultrojn kaj metante la fotografaĵon sur la tablon. "Eble, ke mi vidis ŝin en Praha antaŭ kelke da tagoj, kiam mi estis devigita pro la urĝa kaj samtempe tiel dolora afero veturi tien, ke spite mia tuta harditeco, spite mia tuta maldolĉa rezignacio mi havis atenton preskaŭ por nenio."

"Ĉu ankaŭ vin, sinjoro doktoro, trafis dolora katastrofo? Kaj antaŭ ne longe — antaŭ kelke da tagoj — vi diras?" demandis kompate la arbaristo, kiu ne preterlasis, ke la voĉo de l' kuracisto ektremis de la kortuŝo dum la lastaj vortoj.

"Mi petas vin, kiu en sia vivo estis indulgita de la sorto?" ekparolis la kuracisto, penante ekregi sin. "La sorto iafoje neatendite ŝanĝas niajn planojn de l' vivo tiel brutale kaj sensente, ke la sango rigidiĝas ankaŭ al la plej malvarmsangaj el ni..."

Sed subite la doktoro salte leviĝis kaj per la tute ŝanĝita voĉo, allasanta nenian kontraŭstaron, diris:

"Sed tiun ĉi fojon, sinjoro arbaristo, mi ne eraris! Iu estas en la korto kaj rigardis tra la fenestro..."

Dume li montris la fenestron post la dorso de Podhradský.

"Ĉi tie, sinjoro arbaristo —" dume li montris la maldekstran angulon de la fenestro — "aperis la homa vizaĝo kaj ĝi tuj malaperis..."

Podhradský, kiu ankaŭ leviĝis kaj proksimiĝis malrapide al la fenestro, nee balancis la kapon, dirante:

"Mi ripetas, sinjoro doktoro, ke tio ne estas ebla. Cetere — ni povas ja konvinkiĝi — tute konvinkiĝi!" li aldonis, estante iom incitita de l' obstina malcedemo de la kuracisto kaj rapide direktiĝis al la pordo kondukanta al la koridoro.

Malferminte iom la pordon li ekkriis:

"Kiĉjo!"