Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/115

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Tuj, tuj, sinjoro patro!" eksonis el la koridoro la ne tre agrabla soprano de Kiĉjo.

"Restu tie, kie ci estas!" ordonis la sinjoro patro. "Kie estas Nero?"

"En la korto, alligita, kiel vi ordonis!" eksonis respondo el la koridoro.

"Kaj kie estas Diano kaj Vulkano?"

"Ili estis kun la sinjoro Floriano apud la tri krucoj kaj poste ĉe li en la ĉambro!" respondis Kiĉjo. "Poste mi prenis ilin al mi kaj nun ili estas ĉe mi."

"Tuj enlasu ilin en la korton, ĉu ci komprenas?" ordonis Podhradský kaj faris kelke da paŝoj de l' malfermita pordo.

"Tuj, tuj!" eksonis la respondo el la koridoro kaj post mallonga paŭzo ekkriis Kiĉjo: "Estas farite! Ambaŭ estas jam en la korto."

Tuj poste aperis Kiĉjo antaŭ la sojlo de la pordo.

"Ĉu vi ankoraŭ ion deziras, sinjoro patro?"

"Nenion, nenion!" rediris la arbaristo; sed rememoriginte sin pri sia adjunkto, li aldonis:

"Kaj tamen! Rapidu al sinjoro Floriano, kiel li fartas kaj ĉu li deziras ion! Tiel — kaj fermu!"

La arbaristo avide aŭskultis dum kelke da momentoj kaj poste turnis sin al la doktoro:

"Ĉu vi aŭdas?"

"Kion mi aŭdu?" demandis la doktoro, ne komprenante, kion celas Podhradský per sia demando.

"Simplan bruadon de l' uragano... Se estus iu en la korto, precipe iu fremdulo — la ambaŭ ellasitaj hundoj tuj bonvenus lin per furioza bojado."

"Strange!" diris la doktoro duone konvinkita.

"Cetere — ni povas konvinkiĝi ankoraŭ alimaniere..." aldonis la arbaristo.

Rapide li alpaŝis al la pordo, kondukanta al la korto, preninte skurĝon de la hoko kaj duone malferminte la