Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/117

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Sed kion fari, kiam la rememoroj estas tiel potencaj," kontraŭdiris la arbaristo, "ke la homo kiel mi, vidas la homon, kiun li amis kaj perdis por ĉiam, preskaŭ senĉese antaŭ si. Kiam homon skuas la bedaŭro, doloro, honto kaj kolero; kiam ĉiumomente ekflamas la pasio tiel, ke la homo sufokus aŭ per unu bato de l' pugno faligus teren la iniciatinton aŭ iniciatintinon de sia malfeliĉo — se ili aperus antaŭ li?"

La pasia akcento, kun kiu la vortoj estis diritaj, atentigis la doktoron, ke li sidas kontraŭ la viro pasiema, kiun ne estas konsilinde inciti.

Li diris do iel rezerve:

"Sed permesu! Post ĉio, kion vi diris al mi pri via sinjorino bofilino, mi vere ne komprenas, kiamaniere povis okazi, ke vi fariĝis tiel kolera kontraŭ ŝi, kiel vi ĵus diras, kaj kiamaniere rajte fariĝis kolera kontraŭ ŝi eble ankaŭ ŝia edzo, via filo..."

"Vi konjektas," intermetis maldolĉe la arbaristo, "ke mia spirita stato ne estas rajtigita...?"

"Ne nerajtigita, sed iom nenatura," respondis la gasto. "La familiaj katastrofoj de tiu speco, kiu okazis ĉe vi, estas en la mondo kaj estis ankaŭ aliloke neniam maloftaj. La geedzoj koleras — iafoje pro la simpla vorto, ekmovo aŭ ekrigardo — kaj se iliaj karakteroj estas flamiĝemaj aŭ fine pasiemaj, estas aŭ la tempa disiĝo aŭ la daŭra disiro tute naturaj. Sed kiam la ondiĝinta sango silentiĝas kaj ekregas la malvarma prudento, sekvas en naŭdek okazoj el cent la repaciĝo."

"Sed mia filo ne povas plu repaciĝi!" kontraŭdiris la arbaristo kun la dolora maldolĉo.

"Kial li ne povas?" rediris la kuracisto. "Se ne tuj, do almenaŭ pli malfrue. La espero pri la repaciĝo estas ĉiam ebla. Se via sinjoro filo, kiun vi mem edukis, estas viro simila al vi almenaŭ en la ĉefaj principoj de l' karaktero, estas ne eble, ke li siatempe ne pardonu —"