Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/118

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Mia filo havis sole unu pasion!" rimarkigis Podhradský. "Li amis Evelinon preskaŭ freneze."

"Tiom pli ebla estas la espero pri la repaciĝo!" opinias la doktoro. "Ĉar ami en la vera senco de l' vorto estas ĝuste nenio alia, ol ĉion forgesi, ĉion pardoni..."

"Estas vere, estas vere!" jesis la arbaristo meditante; sed tuj kun la senmezura maldolĉo li aldonis:

"Sed mia filo povas jam pardoni tute nenion... Mia filo estas mortinta!"

"Mortinta?" rediris subite en la ŝanĝita tono la kuracisto.

"Li penis kiel viro neniigi siajn malĝojon, bedaŭron kaj senmezuran doloron!" daŭrigis la malfeliĉa patro. "Dum tri monatoj li suferis terurajn animajn turmentojn, kaj eĉ ne plendis per unu vorto. Ĝis fine — en la lasta kristnaska antaŭvespero, ornaminte al la infano la kristnaskan abieton — per unu ekpafo de la revolvero..."

Post tiuj ĉi vortoj la arbaristo salte leviĝis, trairis la ĉambron kaj haltinte apud la tablo antaŭ la fenestro rigardanta la korton, li daŭrigis:

"Kiam ni finis la vespermanĝon kaj la infano ekdormis, sidiĝis mia filo ĉi tien apud tiu ĉi tablo kaj longe, longe rigardis senparole tra la fenestro... La luno lumis belege, kaj oni povis vidi ĝis la tri krucoj sur la senarba deklivo. Subite la filo iomete ekmoviĝis kaj la ekpafo de la revolvero ektondris. Lia kapo falis sur ambaŭ manojn, sur la tablon kaj en kelke da momentoj disfluis la sango sur la tablo..."

"Nur nun mi komprenas la kuneligon de ĉio," rimarkigis la doktoro kompate. "Kaj kredu —"

Li ne finis la parolon.

Podhradský, rekonsciiĝinte iom, sed estante ankoraŭ dolore kortuŝita, interrompis lin:

"Kaj pripensu, sinjoro doktoro! La infano eĉ ne vekiĝis post la ekpafo — kaj la sango, la sango restis