Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/119

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉi tie... Mi ne permesis, ke ĝi estu forlavita... Tiu sango —" la ceterajn vortojn li parolis kun pasia doloro — "tiu sango rememorigu min ĝis la lasta momento de mia vivo pri la ĉarma furio, kiu kaŭzis la memvolan morton de mia filo!..."

"Bedaŭrinda patro!" diris kompate la doktoro, vidigante mem la plej doloran kortuŝon.

"Pardonu," li aldonis, "ĉar mi havas nek por vi, nek por mi vortojn de konsolo. En tiaj teruraj momentoj oni estas frakasita... Kaj se io povas malgrandigi vian doloron, sciu do, ke ankaŭ mi mem —"

"Ĉu vi ankaŭ —?" intermetis kompate la arbaristo. "Via filo, sinjoro arbaristo, mortis antaŭ duonjaro," respondis interrompe la gasto, "kaj mia filo antaŭ kelke da tagoj... Mia filo, leĝosciencisto kaj leŭtenanto en la rezervo, knabo sanega, ankaŭ memmortigis sin. Li sin venenis."

"Kaj la kaŭzo — la motivo?" insistis la arbaristo kun la kompata intereso.

La doktoro, levinte la ŝultrojn, respondis: "Se via filo estis edukita en la solejo kaj sen la zorgo patrina, sen la societo virina, mia filo estis edukita de la klera, afabla kaj entute bonega patrino en la societo de kelkaj siaj pli aĝaj fratinoj en la urbo, do en la atmosfero plena de l' impresoj. Li fariĝis viro plena de l' junula forto de l' vivo. Malofte iu sopiris tiel varme, tiel arde eĉ pasie, eluzi la vivon en ĉiuj eblaj direktoj kiel li. Kaj tio okazis ne sole en la plezuro kaj volupto, sed ankaŭ en la serioza, konscienca kaj pena laboro..."

"Laŭ tio," rimarkigis demande la arbaristo, "estis ĉe via filo neniaj gravaj motivoj al la disreviĝo je la vivo?"

"Ĝenerale dirite — estis neniaj motivoj..."

"Kaj tamen li malesperis."

"Ah, sinjoro arbaristo," rediris la doktoro, "ni maljunuloj, kiuj jam kliniĝas al la tombo, ni ordinare amas