Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/121

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ekscitas la junajn spiritojn je la mistere dolora malkontentemo, kiu kvankam similas la dolĉe turmentantan pesimismon de l' pli malnova tempo, sed diferencas de ĝi per la netrankviligebla maldolĉo..."

"Sed pardonu," ĉesigis la doktoro mem sian klarigon, "ĉio estas sole la laciga subjektiva meditado..."

"Sed ĝi ne lacigas la homon," intermetis vigle la arbaristo, kiu aŭskultis kun ne malgranda intereso, "kiu sian tutan vivon pasigis en la solejo kaj kiu kiel malproksima observanto havas sole malklaran ideon pri la nuna vivoturno. Do mi petas, daŭrigu!"

La doktoro plenumis lian peton.

"La junan kaj la plej junan generaciojn ekscitas la varma sopiro solvi la nekalkuleblajn problemojn, kiujn la pli maljuna generacio herede restigis nesolvitaj al ili. Sed ĵus pro tio, ke la solvo estas ankaŭ nun plejparte sensukcesa, penas la juna kaj la plej juna generacioj trovi la elirejon el la mistera labirinto.

Ili penas esprimi sian opinion pli klare, pli precize aŭ almenaŭ pli kolore kaj pli plastike; ili ekzamenas enigmojn laŭ malnovaj kaj novaj metodoj; ili analizas, eksperimentas kaj ofte enfalas en la novajn enigmojn, kiuj estas pli misteraj kaj pli mistikaj ol la problemo, kiu devas esti solvita...

La kulturo kaj la ideoj pri la mondo, kiujn la pli maljuna generacio restigis al la generacioj juna kaj la plej justa, ne kontentigas plu. La junaj kaj la plej junaj spiritoj sopiras la spiritan regeneracion, la moralan, etikan, eventuale ankaŭ la religian regeneracion — la sociajn, politikajn kaj artajn reformojn...

Unuvorte, la malnova mondo kun siaj ideoj, eraroj kaj antaŭjuĝoj naskas antipation, kontraŭstaron kaj varman netrankviligeblan sopiron, faligi senkompate ĉiujn idolistajn preĝejojn, kiujn aŭ la spirita miopeco aŭ la malvirta krimeco de l' malnova mondo estis konstruintaj por la idoloj de dubebla valoro...