Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj mia filo, sinjoro arbaristo, estis membro de ĉi tiu pli juna generacio. Li estis unu el tiuj obstinaj, malcedemaj kaj nevenkeblaj pioniroj de l' nova kulturo, kiuj en la kontraŭstaro kaj la principa batalo kontraŭ la malrapide elmortanta mondo malnova konsumiĝas de l' netrankviligebla malkontenteco kaj trovas en ĝi plezuron, kiun eĉ en la situacio plej brila ne donus al ili la konsento kun la heredaĵo de l' malnova mondo."

La doktoro eksilentis.

"Laŭ tio, sinjoro doktoro," ekparolis la arbaristo, "en via filo vi perdis viron tute netakseblan. Sed kio, mi petas, estas laŭ via opinio la kaŭzo de lia memvola morto?"

"Estas malfacile, ĝuste neeble diri!" respondis la doktoro levinte la ŝultrojn. "La morto de mia filo estas kaj sendube restos enigmo por ĉiam kaj ĝia kaŭzo restos mistero. Unue mi konjektis, ke la krizo okazis ĉe li sekve de l' priskribita lia moderna malsano kaj ke li finis sian vivon en la atako de l' subita senkonscio. Sed kiam mi venis en Praha'n kaŭze de lia enterigo kaj sciiĝis kelkajn detalojn pri la lastaj tagoj de lia vivo, tuj mian cerbon trakuris la konjekto, ke — lian morton kaŭzis sendube — la virino..."

"La virino?" ekkriis mallaŭtigite la arbaristo.

"Jes — la amatino..." aldonis la doktoro. "Cetere pri la interrilatoj de mia filo kaj lia amatino mi scias nenion gravan kaj neniun mi demandis iam pri tio.

Mi scias sole, ke ili varme amis unu la alian jam antaŭ proksimume dek jaroj, ke ili denove kuniris okaze antaŭ netuta jaro kaj ĵus en kelke da pasintaj monatoj vivis kune kvazaŭ la geedzoj en Praha...

Ĉi tio kompreneble ne faras ilian amrilaton plej bela; sed mi, kiu neniam malhelpis la filon en kio ajn, ĵus pro ĉi tiu fidela amo lia ne ekdeziris malkovri la dolĉan misteron de la filo.