Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/123

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pri lia amatino mi scias sole, ke ŝia nomo estas Milena[1] kaj ke ŝi amis lin kun la tuta ardo de sia varma animo... Kaj ĝis hodiaŭ mi ne parolis kun Milena eĉ unu vorton.

En la momento, kiam dispremite mi staris apud la malfermita tombo de la filo en la tombejo de Volšany,[2] kaj Milena en la malĝoja ĉarmo de l' sanktulino alvenis ŝanceliĝe kaj en la neespritnebla doloro haltis rekte kontraŭ mi, mi ekrigardis ŝin sole unufoje kaj sekrete, por ne malhonori eĉ per la rigardo ŝian silentan doloron..."

"Via delikateco, sinjoro doktoro, kontraŭ la estaĵo tiel milda," komencis paroli la arbaristo, "estas kompreneble rajtigita. Sed Evelino, kiu sen kaŭzoj kaj sen motivoj forlasis sensente sian propran infanon kaj la leĝan edzon, kiuj faris al ŝi nenion malbonan nek per unu vorto, nek per unu rigardo, tiu ĉi furio ŝtonkora meritas nenion alian, ol..."

Jen li subite haltis, sed tuj poste en la plej pasia tono aldonis:

"Ah, ne, ne, sinjoro doktoro! Se tiu virino en ĉi tiu momento aperus ĉi tie — kredu — ke per unu bato de la pugno mi —"

Sed lia kolero denove moderiĝis tiel subite, kiel ĝi ekflamis.

En tiu ĉi momento aŭdigis sin Kiĉjo.

Jam ĉe la lastaj vortoj de l' arbaristo li estis malferminta senbrue la pordon de la koridoro kaj haltinta sendecide kaj malkuraĝe antaŭ la sojlo. — Nun li ektusis senvole.

Podhradský, ekvidinte Kiĉjon nur nun, akre demandis lin:

"Kio estas, Kiĉjo?"

  1. Milena estas slava nomo.
  2. Volšany (legu Volŝani) = antaŭurbo de Praha.