Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/124

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La knabaĉo ne respondis, sed vidigante mienon, kvazaŭ li havus ion gravan por diri kaj ĝenus en la ĉeesto de l' doktoro.

La arbaristo do leviĝis kaj proksimiĝis al la pordo.

"Kio okazis?" li demandis kolere.

Kiĉjo aliris kaj diris mistere:

"Sinjoro Floriano — ah, Dio, sinjoro patro — tre plendas...! Kaj li petas — ke la sinjoro doktoro — por mallonga momento —"

"Ĉu iu bezonas helpon de kuracisto?" ekparolis la doktoro leviĝante.

La arbaristo mallonge klarigis al li la malfeliĉon de Floriano.

"Nu, ni vidos!" diris la doktoro. "Sed antaŭe ni devas dediĉi ankoraŭ momenton al la infano..."

Turninte sin post ĉi tiuj vortoj li proksimiĝis al la infanlito en la malantaŭon, serioze esplorante la infanon. Podhradský farinte signon per la mano, ke Kiĉjo foriru, atendis, ĝis Kiĉjo malaperis. Ŝtelirinte poste al la doktoro kaj haltinte proksimume tri paŝojn antaŭ la lito, senparole, sed kun la mieno de la plej maltrankvila scivolo sekvis la konduton de l' kuracisto.

"Kion vi opinias — sinjoro doktoro — nun?" demandis interrompe kaj mallaŭtigite per la tremanta voĉo la arbaristo.

"Preskaŭ mi timas doni la duonan porcion da medikamento...," respondis la doktoro kun la glacia trankvilo. "La infano estas tute senfortigita — ĝi ne tusas ja plu... La ĝenerala stato de la malsano estas tiel kriza, ke ĉiumomente oni povas atendi la agonion..."

"Agonion?" ekĝemis malespere la arbaristo.

"Kuraĝiĝu, sinjoro arbaristo!" diris la doktoro: "Kaj se estas eble, mi petas, montru al mi afable, kie mi povus al la sinjoro adjunkto —"

La arbaristo rapide aliris al la tablo en la antaŭo kaj prenis la lampon.